ALUMNII
Malutili al ies honoro aŭ reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp.:
Ne kalumniu lin antaŭ lia ĉefo.
Tiu kalumnia informo malbonigis lian reputacion.
Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.
Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
Kalumnianto disigis amikojn.