Graveco por la lingvo[redakti | redakti fonton]La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto kaj signifas grandan paŝon antaŭen por la Esperanto-komunumo.
Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.
Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperanto-informilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la interreto kaj lige al Esperanto-renkontiĝoj.