Kelkaj esperantistoj preferus Esperanton sen akuzativo, ĉar ili tiukaze ne devus lerni ties uzadon. Anstataŭ lerni ĝin, kio ne estas granda peno, ili prefere seninterrompe kaj temporabe protestas kontraŭ ĝi. Kial Z ne kreis E-on, en kiu oni tute povas rezigni pri la ĝi? Jen ilia eterna demando... sed ili esperu plu, baldaŭ robotoj tradukos por ni pli perfekte ol ni povus fari tion mem. Kaj tiam montriĝos, ke la kontraŭakuzativuloj tamen pravis. Kial lerni ion, kion maŝinoj povas transpreni? Akuzativo estos nur por tiuj plu problemo, kiuj tiam ankoraŭ mem volos esprimi sin, la aliaj baldaŭ ne plu devos lerni lingvon kaj tamen komprenos ĉiun. (cez)