Ja en Dresdeno (Germanio), tie kie naskiĝis "Pediga" en oktobro 2014, la manifestaciantoj estis la plej multnombraj, inter 6000 kaj 8000 personoj, por denunci la alvenon de migrantoj en Eŭropo. Ili tamen estis duone malpli ol atenditaj. "Pediga", kiu signifas “Eŭropaj Patriotoj kontraŭ islamigo de Okcidento”, alvokis al marŝado en 14 landoj, kun agadvorto “Eŭropa Fortreso”, kaj sloganoj kiel “Ne al amasa enmigrado kaj islamigo”.