Kvankam multaj nobeloj sendis al ŝi amleteron, ŝi ne volis akcepti ilin. Sed neniu el ili rezignis pri ŝi kaj persistis plu. Tiam al la unua ŝi respondis. "Se vi kaptos la fulmotondron en la ĉielo, mi vidos vin." Al la dua ŝi promesis. "Mi vidos vin, kiam vi revenos kun la floro de udumbaro." Kaj al alia ŝi diris. "Estas tamburo, kiu sonoras sen bato. Bonvolu alporti ĝin, kaj tiam volonte mi vidos vin." Ĉar ŝi estis ekstreme bela, la sinsvatantoj volis plenumi ŝian postulon. De saĝuloj ili petis konsilon. Jen unu iris al marbordo, jen alia grimpis sur montaron. Dum tiu serĉado kelkaj el la nobeloj aŭ pereis aŭ perdis la vojon reiri hejmen.