Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.
Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj
sekretaj lingvoj?
Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri
lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto
komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne
konsentas?
Bob: Jes. Ĝi aspektis