Kiel anglalingva 13-jarulo, mi eksciis
per nacia radio pri facila internacia lingvo.
Tio havis allogon cxar Kanado havas du
oficialajn naciajn Iingvojn, kaj tiam mi
trovis la devigan eklernadon de la alia
(Ia franca) iom malfacila. Sed anstataux
Esperanto, mi decidis studi alian nacian
lingvon en lernejo.
Proksimume je 1983, kiel 30-jarulo, mi
hazarde auxdis reklamon en loka radio pri
10-leciona perposxta kurso. Plibone malfrue
ol neniam, mi pensis. Per siaj amikemaj
leteroj, Kim KEEBLE zorge korektis miajn
lecionojn kaj kuragxigis min dauxrigi Ia
lernadon de la lingvo. Antaux ol mi finis
la dek lecionojn, sxi invitis min al loka
kunveno de kelkaj Esperanto-parolantoj.
Oni kutime ne krokodilis en la halifaksa
grupo, kaj dum la unuaj kunvenoj mi
diris preskaux nenion. Tamen, la grupanoj
estis bonvenigaj kaj mi alkutimigxis al la
diskutoj. Gxis nun, mi ankoraux partoprenas
tiujn lokajn kunvenojn cxiun duan aux trian
semajnfinon.
Dum fruaj tempoj, la zorga verkado de
leteroj (tiam surpaperaj perposxtaj leteroj)
al nekonataj fremduloj estis por mi bonega
metodo por vere ekuzi kaj eklerni la
lingvon. Parolkapablon mi eklernis de la
grupo. Dum la 80aj jaroj, nia gvidanto
estis Harry LEWIS (poste Stecxjo NoRVELL).
Frue en 1986 Harry proponis, ke ni ekzercu
nian scipovon de la lingvo per eldonado
de iumonata tri-pagxa gazeteto.