Kara Helga, mi j^us ricevis leteron de mia amiko, kiu esploras pri militaj aferoj. Antau ne longe lia organizo “Asocio de eksaj soldatoj kaj civitanoj, kiuj kontrauas militon” okazigis kunsidon, en kiu eksaj kamikazoj parolis pri sia sperto dum la milito. Nun pli kaj pli malmultig^as eksaj soldatoj, kiuj batalis en la milito, do multaj tiuj postvivintoj volas postlasi sian kruelan sperton al la postaj generacioj. Lia demando estas, c^u estas similaj organizoj en Germanio.Jasuo