Aktiva membro pagas la plenan jarkotizon. Li/ŝi ricevas Sennaciulon + ĝian jaran suplementon Sennacieca Revuo
El la indikita sumo, 40 % estas la kotizo kaj 60 % la abono.
Help- kaj grupmembroj pagas minimume duoblon de la plena jarkotizo kaj ricevas la samajn rajtojn kaj servojn.
Malriĉaj emeritoj, kiuj ne povas pagi plenan jarkotizon, senlaboruloj kaj junuloj (ĝis 25-jaraj) pagas minimume la duonon de la plena jarkotizo kaj ricevas la samajn rajtojn kaj servojn.
Samfamiliano de membro pagas la duonon de la jarkotizo. Li/ŝi ĝuas la samajn rajtojn (ekzemple dum kongreso) sed ne ricevas la asocian organon nek la SAT-Adresaron.
Pagante la sumon aparte indikitan, nemembro povas jaraboni Sennaciulon + ĝian jaran suplementon Sennacieca Revuo.