Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 191 474 artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]