Novjare mi kutimas renkonti kun mia malnova amiko, iama samkompaniano, 20 jar-plijuna ol mi.
Cxijare ni drinkis kaj mangxis en Umeda, 35etagxa drinkejo, Hankyu-35bangai, prave dirite en pradizo;
nokta urbo Oosaka etendigxis plene juvelsxtone; la Abeno-Harukas klare kaj la rivero Yodo nebule vidigxis;
Ni gxuis gustimi Nabe(kuirpoto)-kuirajxon Kue, kies blanka aspekto kaj gusto tute similas al balonfisxo;
kompreneble la elspezo estis tiom luksa, kvazaux mi largxe malfermigus la okulojn merite al la paradizo.
Laux lia informo multaj kolegoj superulaj promociigxantaj, kies salajro estis pli alta ol ni, jam iris al la cxielo, cxu paradiza aux infera.
Li rekomendis al mi, ke ni neniel estu venkotaj ol ili pri dumviva enspezo plu-plu vivante, malgraux ke mi tute ne havas konkurencemon pri tia mono.